Partoprena performanco aktiviganta provizorajn tatuojn.
Haŭtolitikaj korpoj estas performanco, kiu pridemandas nian ambivalencan rilaton al ne-homaj bestoj: kaj la eblan kaj liberigan kontaktiĝon de solidareco inter homaj kaj ne-homaj bestoj, kaj la malan komplicecon en la teruro — tiu de sistemo, kiu uzas la korpojn de bestoj kiel ilojn, kaj nian rolon, kiel homoj, en ĉi tiu dinamiko de konsumado kaj ekspluatado. Temas pri transformo de ĉi tiu subprema kompliceco en komplicecon en la lukto, per la transdono de vidaj mesaĝoj per kontakto. La emoĝioj, koloraj kaj senkulpaj, lingvo de la cifereca epoko, estas kunmetitaj kaj korpigitaj por videbligi la perforton aljuĝitan al la bestaj korpoj. Sen vortoj, la mesaĝo disvastiĝas de haŭto al haŭto, de korpo al korpo, en pensesploro tiom kolektiva kiom introspektiva, kiu daŭras preter ĉi tiu momento de kunhavigo kaj ekster la kadro, ĝis la tatuoj estas forigitaj.
« La grandeco de nacio kaj ĝia morala progreso povas esti juĝataj laŭ la maniero, kiel oni traktas ĝiajn bestojn. » Gandhi